Welcome to China communication and negotiation network!Register|Sign in
CURRENT LOCATION:Home>> Conferences>>General Assembly speech
DIFERENCOJ KAJ SIMILECOJ INTER BRAZILO KAJ CHINIO—Enkonduko
 

DIFERENCOJ KAJ SIMILECOJ INTER BRAZILO KAJ CHINIO

Enkonduko

Saluton, Bonan Matenon al la cheestantoj de tiu chi renkontigho. Mi nomighas Aldreno, mi estas brazila esperantisto,kiu kaj loghas kaj laboras en Chinio , che la kompanio de internacia komerco DAVINCI CHINIO, kunlabore kun Sro Wang Tianyi, kiu ankau estas prezidanto de Siana Esperanto-Asocio. Nia chefa laboro estas eksporto de chinaj varoj al Brazilo kaj Angolo (Afriko).

Dum mia restado en Chinio, jam pasis 5 jaroj, mi kaj miaj chinaj kolegoj, precipe S-ro Wang, ni rimarkas la diferencojn (kaj similecojn) inter niaj du landoj, kaj kulture, kaj ekonomie, kaj geografie.

Brazilo kaj Chinio estas malproksimaj landoj, granda geografia distanco inter ili (preskau 20 mil Km) tiel ke oni bezonas 2 tagojn per Aviadilo por vojaghi, tra Europo, de unu lando al alia. Tamen, la distanco ne gravas, char mi opinias ke malgrau la diferencoj, Chinio kaj Brazilo havas multajn similajn trajtojn. Ambau estas grandaj lau la areo, Chinio  posedas 9.5 milionojn da Km2, Brazilo posedas 8.5 milionojn da Km2. Sed havas grandan diferencon inter la loghantaroj, Chinio havas 1.3 Miliardo da loghantoj (13亿个人), Brazilo apenau 200 milionoj (两亿个人)。 Chinio has longan historion de 5 mil jaroj, ghi estas antikva civilizacio, kun multaj dinastioj, kaj posedas tradician kulturon. Brazilo estas juna lando, nia historio nur komencas post la alveno de la europaj portugaloj, en la jaro 1500, kiam Brazilo eniras la registritan historion de la civilizitaj landoj.

Brazilo nur farighas sendependa shtato ekde la jaro 1822, kiam la portugala princo Dom Pedro la Unua, decidis rompi rilatojn kun Portugalio kaj kreis la Imperion de Brazilo. Dum 67 jaroj, Brazilo estis Imperio (ou reghlando) ghis 1889, kiam oni shanghis la reghimon al Respubliko, kia ghi estas ghis nun.  En Brazilo, oni parolas Portugalan lingvon, kiu siavice venas de la antikva lingvo de romianoj.

Brazilo situas en la suda parto de la mondo, do la sezonoj en mia lando estas la kontrauo de Chinio. Januaro estas somero, Julio estas vintro.

Ankau pro tia situo, la klimato en Brazilo estas inversa de Chinio, la suda parto (de kie mi venas) estas iom malvarma kaj la norda regiono estas varma.

En Chinio, suda regiono kiel Guangdong estas fama pro sia varma (tropika ) klimato, dum la norda Pekino kaj Harbeno ghuas malvarmajn vintrojn sub nulo. (mi vizitis Harbenon dum la vintro de 2012, pli glacia ol Moskovo!).

Kulture Brazilo estas okcidenta lando kun ankorau evoluanta ekonomio, dum Chinio estas Orienta lando kun pli granda ekonomio. La China GDP estas minumume trioble tiu de Brazilo, do ghia ekonomio estas multe pli granda. En Brazilo, nia manghajho estas multe pli simpla: rizo, fazeolo, kaj viando, iom da legomoj. En Chinio, manghajho multe varias lau la regiono, sed kutime malgranda viando kun multe da legomoj (pli sana lau mi!) kaj multe da pikajho (tro pika por mi!). En Brazilo, kutime oni ne multe uzas pikajhon, por brazilanoj, spico estas chefe salo, ajlo, cepo, pipro.

En la mondo de la negocoj, la kutimoj estas aliaj: en Chinio, la partneroj en nova negoco unue devas koni unu la alian persone. Oni kune manghas, oni demandas unu la alian pri sia familio, kiom da gefiloj, ktp. Por chino, konatighi kun la negoca partnero antau ol fari negocon estas tre grave. En Brazilo, tia konatigho okazas nur post oni faras la negocon, post iom da tempo. Do por Chino, la negocoj estas multe pli persona afero, dum en Brazilo, ni havas la dirajhon “amikoj estas gravaj, sed negocoj estas aparta afero” ( = oni ne miksu amikecon kaj negocon).

En Chinio, pro nia negoco, ni devas multe vojagh tra la lando. Ni laboras postulas ke ni vizitu chinajn fabrikojn por kontroli la kvaliton de siaj varoj. Kaj nia chefa transportilo estas la trajno. En Chinio trajno estas tre utila kaj praktika, oni povas chie vojaghi per ghi, ghenerale dum la nokto, oni dormas sur lito, kaj matene jam atingas la celon, urbon au vilaghon kie situas la fabriko. Tiu sistemo estas tre efika, char la trajna reto de Chinio estas vasta.

En Brazilo, la trajna reto estas malmulta kaj nuntempe nur uzighas por transporto de minajhoj (fero, karbo). Pro tio, se pagheroj bezonas vojaghi en mia lando, oni havas 2 eblecojn: se estas malonga distanco, oni vojaghas per au automobilo, au per buso. Se la vojagho estas longa (+1000 Km) oni flugas per aviadilo. Ne havas alian eblecon. En Brazilo, kiam iu homo parolas pri Trajno, kutime la auskultanto miras pri tio kaj respondas tiel “Trajno! OHHH mia avino multe parolis pri tio, shi diris ke kiam shi estis juna, shi tiel vojaghis, sed mi neniam faris tion”.

La averagha brazilano opinias ke Trajno estas eksmoda, ne moderna transportilo, kiu apartenas al pasinteco. Tamen oni scias ke nuntempe, la trajno ankorau estas nuntempa tekniko. En kelkaj landoj, kiel Chinio kaj Europo, la trajno estas la plej rapida, sekura kaj moderna maniero vojaghi ( = rapida trajno gaotie). La legendo, oni diras ke la Brazila Prezidanto Juscelino Kubitcheck faris sekretan kontrakton kun la eksterlanda automobila industrio (Volkswagen, Ford, GM), kaj promesis ne investi en la fervojo, do tiuj kompanioj povus vendi multajn automobilojn al la Brazilanoj (la unua fabrikoj komencis labori en Brazilo en 1958). Nuntempe, Brazilo estas la automobila lando, char oni preferas la individuan transporton, ne la kolektiva veturilo (buso, trajno).

Lau la kulturo, Brazilo estas multe pli individueca ol Chino. Oni multe zorgas pri la deziroj kaj volo de unu homo. Do en mia lando, la kolektiva agado estas ne tiel efika, char oni bezonas multe da tempo por atingi interkonsenton inter la homoj. Tio estas plej evidenta en nia politiko, kie oni devas multe diskuti antau decidi kion fari, dum en Chino la politika agado estas pli rapida kaj pli efika.

Finaj Vortoj:

Do tiaj estas nur kelkaj punktoj, pri la diferencoj inter Brazilo kaj Chinio, mi povus daurigi dum kelkaj horoj, kaj rankonti al vi pri miaj aventuroj en Chinio, sed tio eble en alia shanco. Dankon pro via atento! Xiexie.

© Xi'an Jiaotong University. 2010 Email:zsg771126@gmail.com Add: NO.74 the west yenta road,Xi'an,Shaanxi 710061, P.R. China Record number:陕ICP备14000952号-2 技术支持:黑羽网络